Bible verses about "going to church" | Esperanto

Psalms 150:2

2 Gloru Lin por Liaj potencaj faroj, Gloru Lin laux Lia granda majesto.

Psalms 122:1

1 Kanto de suprenirado. De David. Mi ekgxojis, kiam oni diris al mi: Ni iru en la domon de la Eternulo.

Isaiah 56:7

7 Mi venigos sur Mian sanktan monton kaj gxojigos en Mia pregxejo; iliaj bruloferoj kaj bucxoferoj estos favore akceptataj sur Mia altaro; cxar Mia domo estos nomata pregxejo por cxiuj popoloj.

John 3:16-36

16 CXar Dio tiel amis la mondon, ke Li donis Sian solenaskitan Filon, por ke cxiu, kiu fidas al li, ne pereu, sed havu eternan vivon. 17 CXar Dio sendis Sian Filon en la mondon, ne por jugxi la mondon, sed por ke la mondo per li estu savita. 18 Kiu fidas al li, tiu ne estas jugxata; sed la nekredanto jam estas jugxita, cxar li ne fidas al la nomo de la solenaskita Filo de Dio. 19 Kaj jen estas la jugxo:ke la lumo venis en la mondon, kaj la homoj amis la mallumon pli ol la lumon, cxar iliaj faroj estis malbonaj. 20 CXar cxiu, kiu faradas malbonon, malamas la lumon, kaj ne venas al la lumo, por ke liaj faroj ne estu malaprobitaj. 21 Sed tiu, kiu faras la veron, venas al la lumo, por ke liaj faroj estu montrataj, ke ili estas faritaj en Dio. 22 Post tio venis Jesuo kun siaj discxiploj en la landon Judujo, kaj restis tie kun ili kaj baptadis. 23 Johano ankaux baptadis en Enon, proksime de Salim, cxar estis tie multe da akvoj; kaj oni alvenis kaj estis baptitaj. 24 CXar Johano ankoraux ne estis jxetita en malliberejon. 25 Farigxis do diskutado inter la discxiploj de Johano kaj iu Judo pri la purigxo. 26 Kaj ili venis al Johano, kaj diris al li:Rabeno, tiu, kiu estis kun vi transe de Jordan, kaj pri kiu vi atestis, jen tiu sama baptas, kaj cxiuj venas al li. 27 Johano respondis kaj diris:Homo ne povas ion ricevi, se gxi ne estas donita al li el la cxielo. 28 Vi mem atestas pri mi, ke mi diris:Mi ne estas la Kristo, sed mi estas sendita antaux li. 29 Kiu havas la fiancxinon, tiu estas la fiancxo; sed la amiko de la fiancxo, kiu staras kaj lin auxdas, tre gxojas pro la vocxo de la fiancxo; cxi tiu mia gxojo do plenumigxis. 30 Li devas altigxi, sed mi devas malaltigxi. 31 Kiu de supre venas, tiu estas super cxiuj; kiu estas el la tero, tiu el la tero estas, kaj el la tero parolas; kiu venas de la cxielo, tiu estas super cxiuj. 32 Kion li vidis kaj auxdis, tion li atestas; kaj neniu akceptas lian ateston. 33 Kiu akceptis lian ateston, tiu jam sigelis, ke Dio estas vera. 34 CXar tiu, kiun Dio sendis, parolas la vortojn de Dio; cxar ne lauxmezure Li donas la Spiriton. 35 La Patro amas la Filon, kaj donis cxion en lian manon. 36 Kiu fidas al la Filo, tiu havas eternan vivon; sed kiu ne obeas al la Filo, tiu ne vidos vivon, sed la kolero de Dio sur li restas.

Luke 4:16

16 Kaj li venis al Nazaret, kie li estis edukita; kaj laux sia kutimo li eniris en la sinagogon en la sabata tago, kaj starigxis, por legi.

Acts 2:47

47 lauxdante Dion kaj havante favoron cxe la tuta popolo. Kaj la Sinjoro aldonis cxiutage al la eklezio la savatojn.

Acts 2:38

38 Kaj Petro diris al ili:Ekpentu, kaj baptigxu cxiu el vi en la nomo de Jesuo Kristo por forigo de pekoj, kaj vi ricevos la donacon de la Sankta Spirito.

Matthew 18:20

20 CXar kie du aux tri kunvenas en mia nomo, tie mi estas meze de ili.

1 Corinthians 12:12-22

12 CXar kiel la korpo estas unu, kaj havas multajn membrojn, kaj cxiuj membroj de la korpo, estante multaj, estas unu korpo; tiel same ankaux estas Kristo. 13 CXar en unu Spirito ni cxiuj baptigxis en unu korpon, cxu Judoj aux Grekoj, cxu sklavoj aux liberaj; kaj cxiuj estas trinkigitaj el unu Spirito. 14 CXar la korpo estas ne unu membro, sed multaj. 15 Se la piedo diros:Pro tio, ke mi ne estas la mano, mi ne apartenas al la korpo-ne sekvas de tio, ke gxi ne apartenas al la korpo. 16 Kaj se la orelo diros:Pro tio, ke mi ne estas la okulo, mi ne apartenas al la korpo-ne sekvas de tio, ke gxi ne apartenas al la korpo. 17 Se la tuta korpo estus okulo, kie estus la auxdado? Se la tuta estus auxdado, kie estus la flarado? 18 Sed Dio jam metis la membrojn al la korpo, cxiun, kiel al Li placxis. 19 Kaj se cxiuj estus unu membro, kie estus la korpo? 20 Nun do ekzistas multaj membroj, sed unu korpo. 21 Kaj la okulo ne povas diri al la mano:Mi vin ne bezonas; nek same la kapo al la piedoj:Mi vin ne bezonas. 22 Sed multe plie la sxajne malfortaj membroj de la korpo estas necesaj;

Psalms 122:1-9

1 Kanto de suprenirado. De David. Mi ekgxojis, kiam oni diris al mi: Ni iru en la domon de la Eternulo. 2 Niaj piedoj staris en viaj pordegoj, Ho Jerusalem, 3 Vi Jerusalem, konstruita kiel urbo, En kiu cxio kunigxis. 4 Tien supreniris la triboj, la triboj de la Eternulo, Laux la moro de Izrael, Por glori la nomon de la Eternulo. 5 CXar tie staris tronoj de jugxo, Tronoj de la domo de David. 6 Deziru pacon al Jerusalem; Bonan staton havu viaj amantoj. 7 Paco estu inter viaj muroj, Bonstato en viaj palacoj. 8 Pro miaj fratoj kaj amikoj mi do diru: Paco estu al vi. 9 Pro la domo de la Eternulo, nia Dio, Mi deziras al vi bonon.

Matthew 6:5

5 Kaj kiam vi pregxas, ne estu kiel la hipokrituloj; cxar ili amas pregxi, starante en la sinagogoj kaj cxe la anguloj de la stratoj, por montri sin al homoj. Vere mi diras al vi:Ili jam ricevas sian rekompencon.

1 Timothy 3:14-15

14 CXi tion mi skribas al vi, esperante veni al vi baldaux, 15 sed se mi prokrastos, por ke vi komprenu, kiel oni devas konduti en la domo de Dio, kiu estas la eklezio de la vivanta Dio, la kolono kaj bazo de la vero. 16 La vorto de Kristo logxu en vi ricxe, en cxia sagxeco; kaj instruu kaj admonu unu la alian per psalmoj kaj himnoj kaj spiritaj kantoj, kantante kun graco en viaj koroj al Dio.

Psalms 150:1-6

1 Haleluja! Gloru Dion en Lia sanktejo, Gloru Lin en la firmajxo de Lia forto. 2 Gloru Lin por Liaj potencaj faroj, Gloru Lin laux Lia granda majesto. 3 Gloru Lin per sonado de trumpeto, Gloru Lin per psaltero kaj harpo. 4 Gloru Lin per tamburino kaj danco, Gloru Lin per kordinstrumentoj kaj fluto. 5 Gloru Lin per lauxtaj cimbaloj, Gloru Lin per tintantaj cimbaloj. 6 CXio spiranta gloru la Eternulon. Haleluja!

Hebrews 10:24-25

24 kaj ni pripensu unu la alian, por instigi al amo kaj bonaj faroj; 25 ne forlasante nian kunvenadon, kiel estas la kutimo de iuj; sed konsilante unu la alian, kaj des pli forte, ju pli vi vidas la tagon alproksimigxanta.

Topical data is from OpenBible.info, retrieved November 11, 2013, and licensed under a Creative Commons Attribution License.